Kial gravas la privateco

La scio estas potenco. Scio pri vi estas potenco super vi. Informoj pri vi estos uzataj por antaŭdiri vian konduton kaj manipuli vian aĉetadon, voĉdonadon, kaj pensadon.

Sen la privateco, povas okazi, ke nur pro timo pri esti prijuĝata de aliuloj vi ne provos nek lernos novajn aferojn, eĉ se vi faras nenion malbonan.

El viaj personoj informoj kaj privataj komunikaĵoj eblas lerte ĉerpi citaĵojn por ŝajnigi, ke vi estas malbonulo aŭ krimulo, eĉ se vi ne estas.

Ne ĉiuj informoj, kiujn vi posedas estas viaj por dividi. Informoj private dividitaj kun vi de amikoj, familianoj, kaj kunlaborantoj ne estas viaj por dividi kun registaro, firmao, aŭ aliulo.

Per la utiligado de via rajto je privateco, vi faciligas, ke aliuloj, kiel ekzemple aktivuloj kaj ĵurnalistoj, povu tiel fari sen esti forte rimarkata pro ĝi.

Vi ne estas kaj ne estos juĝata laŭ viaj propraj normoj. La normoj diferencas inter homoj kaj inter organizoj, kaj ŝanĝiĝas kun la tempo. Eĉ se via konduto estas hodiaŭ taksata kiel akceptinda, ĝi povas esti uzata morgaŭ kontraŭ vi.

Kundividi personajn datumojn, eĉ kun fidato, signifas, ke ĝi estas preter rego, kaj ekzistas risko, ke ĝi estos ŝtelita aŭ vendita.

Ekestas la sociaj limoj kiam ni povas teni kiel privataj partojn de niaj vivoj. Vi eble ne volos, ke iuj homoj, kiel ekzemple geekskoramikoj, dungantoj, aŭ familianoj, povu scii iujn aferojn pri vi.


Sekvaj paŝoj

Ĉu vi volas preni paŝojn por protekti vin mem? Sekvu ĉi tiun gvidilon de la Electronic Frontier Foundation.


Esperanto translation by Terpomo11.